LA SEKVO DE TROA VANTECO
Plenaĝulino estis kondukita urĝege al la ĉambro de intensa kuracado en hospitalo.
Alveninte tien, ŝi spertis la tiel nomatan "ŝajnan morton", kiu estas antaŭkomata situacio. Tiam, meze de brilanta lumfasko, ŝi ekvidis Dion.
- Kio estas tio? - ŝi demandis la Kreinton - Ĉu mi mortis?
- Ne. Laŭ miaj kalkuloj, vi mortos post 16 jaroj, 2 monatoj, 19 tagoj kaj 3 horoj. - respondis la Eternulo.
Rekonsciiĝinte, ŝi pripensis kaj decidis pli intense ĝui kaj profiti el la nun sciata vivotempo, kiun ŝi havos. Ankoraŭ en la hospitalo, kompreneble tre kuraĝe kaj memfide, ŝi tuj submetiĝis al gras-elsuĉado kaj al sinsekvaj plastioj, por refirmigi la mamojn, iom sinuigi la talion, plipintigi la nazon, reliefigi la lipojn, mallongigi la orelojn, forigi la ĉirkaŭokulajn blurandojn kaj la faltojn de la vizaĝo, ktp... Ŝi farigis ĉion eblan por esti junaspekta kaj tre bela.
Malmultajn tagojn post ŝia kuracista forpermeso, dum ŝi transiris straton, venis aŭtomobilo kun granda rapideco kaj batfaligis ŝin, mortigante ŝin sammomente.
Renkontinte Dion denove, ŝi plendis al Li:
- Mi ne komprenas, Sinjoro! Vi certigis al mi, ke mi ankoraŭ havos 16 jarojn da vivo. Kial do mi mortis tiel antaŭtempe, kaj ĝuste post tiom da elspezoj miaj por altkostaj plastioj?!!
Dio tre alproksimiĝis al ŝi, kaj atente rigardinte al ŝi en la okulojn, Li vekriis:
- KREITINO, MI NE ESTIS REKONINTA VIN!!!
===================================================================
Vaidade mata...
(portugala adaptita teksto (de nekonata aŭtoro)):
Uma mulher foi levada às pressas para o CTI de um hospital.
Lá chegando, teve a chamada 'quase morte', que é uma situação pré-coma, e neste momento, encontrou-se com Deus:
- Que é isso? - perguntou ao Criador - Eu morri?
- Não, pelos meus cálculos, você morrerá daqui a 43 anos, 8 meses, 9 dias e 16 horas - respondeu o Eterno.
Ao voltar a si, refletindo o quanto tempo ainda tinha de vida, resolveu ficar ali mesmo naquele hospital e fez uma lipospiração, uma plástica de restauração dos seios, plástica no rosto, correção no nariz, na barriga, tirou todos os excessos, as ruguinhas e tudo mais que podia mexer para ficar linda e jovial.
Após alguns dias de sua alta médica, ao atravessar a rua, veio um veículo em alta velocidade e a atropelou, matando-a na hora.
Ao encontrar-se de novo com Deus, ela perguntou irritada:
- Puxa, Senhor, você me disse que eu tinha mais 16 anos de vida. Por que morri depois de toda aquela despesa com cirurgias plásticas!!???
E Deus aproximou-se bem dela e, olhando-a diretamente nos olhos, respondeu:
- CRIATURA, NÃO TE RECONHECI !!!!!!!
5 de dezembro de 2009
21 de novembro de 2009
Vorto de la tago: INCITI
INCITI
Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks:
Ne incitu hundon, ĉar vi estos mordita.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Li koleriĝis pro la incitoj.
Incitado de kolero kaŭzas malpacon.
Mi amas mian fratinon, sed mi ŝatas ŝin inciteti.
Vi ne havos sufiĉe da pacienco por incitegi min.
Mi ne incitiĝas pro nenio.
--------------------------------------------------
Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks:
Ne incitu hundon, ĉar vi estos mordita.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Li koleriĝis pro la incitoj.
Incitado de kolero kaŭzas malpacon.
Mi amas mian fratinon, sed mi ŝatas ŝin inciteti.
Vi ne havos sufiĉe da pacienco por incitegi min.
Mi ne incitiĝas pro nenio.
--------------------------------------------------
Vorto de la tago: FIKSIO
FIKCIO
1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto:
Ne nur infanoj ŝatas fikciojn.
Ŝi rakontis pri ia fikcia granda danĝero.
Li fikciis, ke li estas aktoro.
2. Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj:
Tio estas romano de scienca fikcio.
3. Konvencie akceptata neveraĵo:
Lia parolado estis diplomatia fikcio.
Bankbiletoj estas fikcia mono.
Ili ĝis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto.
1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto:
Ne nur infanoj ŝatas fikciojn.
Ŝi rakontis pri ia fikcia granda danĝero.
Li fikciis, ke li estas aktoro.
2. Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj:
Tio estas romano de scienca fikcio.
3. Konvencie akceptata neveraĵo:
Lia parolado estis diplomatia fikcio.
Bankbiletoj estas fikcia mono.
Ili ĝis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto.
KVAR FILOZOFIAJ FRAZOJ PRI BONHUMORO (ĉu vi konas aliajn?)
Sendita de Josenilton
"Tragedio kaj satiro estas fratinoj, kaj estas ĉiam en akordo. Kiel unuo, ili estas nomataj vero." - Dostojevsko
"Ludi estas fundamenta kondiĉo esti serioza" - Arkimedo
"Bonhumora homo ridas tiel, kiel oni devas (nek pli, nek malpli), tiam, kiam oni devas, kaj je tio, je kio oni devas... Sed, tamen, kio decidigas la ridon, tio estas la humoro, kiu povas ridigi je ĉio, inkluzive de Aristotelo, inkluzive de dubesenca esprimo, inkluzive de la humoro..." - Aristotelo
"Ĝojo petas malĝojon, kaj malĝojo volas ĝojon". - Goeto
“A tragédia e a sátira são irmãs e estão sempre de acordo; consideradas ao mesmo tempo recebem o nome de verdade.” - Dostoievski
“Brincar é condição fundamental para ser sério” - Arquimedes
“O homem de humor ri como se deve (nem de mais nem de menos), quando se deve e do que se deve… Mas quem decide é só o humor, que pode rir de tudo, inclusive de Aristóteles, inclusive do meio-termo, inclusive do humor…” - Aristóteles
“Alegria pede tristeza e tristeza quer alegria”. - Goethe
16 de novembro de 2009
Centro Ludoviko Zamenhof:
Karaj,
Mi volas sciigi, ke jam legebla estas la 3-lingva retpagxo de la
Centro Ludoviko Zamenhof: http://centrumzamenhofa.pl/
En gxi trovigxas cxefe informoj pri la agado de la Centro, ekspozicioj
en gxi kaj projektoj.
Cetere, en la pagxaro http://tvbialystok.pl/tvesperanto vi povas
spekti la plej novan elsendon de Bjalistoka Esperanto-Televido. En gxi
spekteblas raporto pri novaj projektoj de E@I, la spektaklo
"Ludoviko-Lazaro" kaj rakonto pri la somera ekskurso de esperantistoj
al Kroatio.
Amike
Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl/
laux [polaj esperantistoj]
-----fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu/
============ ========= ========= ========= ========= ========= =========
Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontig xoj - Detala listo cxe: http://www.eventoj. hu
Mi volas sciigi, ke jam legebla estas la 3-lingva retpagxo de la
Centro Ludoviko Zamenhof: http://centrumzamenhofa.pl/
En gxi trovigxas cxefe informoj pri la agado de la Centro, ekspozicioj
en gxi kaj projektoj.
Cetere, en la pagxaro http://tvbialystok.pl/tvesperanto vi povas
spekti la plej novan elsendon de Bjalistoka Esperanto-Televido. En gxi
spekteblas raporto pri novaj projektoj de E@I, la spektaklo
"Ludoviko-Lazaro" kaj rakonto pri la somera ekskurso de esperantistoj
al Kroatio.
Amike
Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl/
laux [polaj esperantistoj]
-----fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu/
============ ========= ========= ========= ========= ========= =========
Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontig xoj - Detala listo cxe: http://www.eventoj. hu
Assinar:
Postagens (Atom)